Oct 11, 2007

Familia Rekuniĝo en La Ŝtato Georgio





Familia Rekuniĝo en La Ŝtato Georgio

Lastan sabaton mi veturigis kun la patrino al familian rekuniĝon.
Tiu rekuniĝo okazas ĉiu-jare dum oktobro. La kutimo de la familio kuniĝi ĉe la domo de mia amataj geonkloj komencis nur antaŭ 12 jaroj.

Mi devis veturigi kun panjo tri horojn tien, kaj tri horojn hejmen. En la jena foto de la kuirejo, panjo surportas oranghan chemizon.

Ni kunportis malnovan biblion kiu apartenis al mia jam pasinta avino kiu enhavas multajn gravajn datojn. Tiuj datoj estis kronikitaj per manskribaĵoj de mia avino.

Unue tiu biblio apartenis al la patrino de mia avino. Kelkaj el la kronikaj manskribaĵoj estas farita per ŝiaj maljuna mano, dum la 40-a kaj 50-a jardekoj.

Unu el miaj onklinoj, kiu planis ĉeesti la kuniĝon, spertas pri genealogia reserĉado. Ni prunte liveris tiun biblion al ŝi ĝis estonteca rekuniĝo.

Unu el la plej plezurigaj aferoj de tiaj familiaj rekuniĝoj estas la granda kvanto da hejmkuirita manĝaĵo!
Tial ni ĉiuj ofte vizitas la kuirejon!

Mi kaj panjo veturigis hejmen kun feliĉe plenaj ventroj, rigardanta la belan, trankvilan,kamparan pejzaĝon videbla ekde la strato.