Sep 16, 2007

Novaj Skajpamikoj, Kreskanta Bloglisto

Mi ankoraŭ ne estas kontaktita de mia tre ŝatata amiko Riĉjo. Lia komputilo ne funkcias jam de semajno.
Feliĉe, mi ja ricevis skajpuman vokon de du aliaj amikoj, Alf kaj Frank.
Ankaŭ, mi plezure antaŭvidas skajpumadon kun tri novaj skajpamikoj kiujn mi ĵus renkontis antaŭ nelonge. Unu estas virino en Brazilio.

Mi daŭre serĉas kaj trovas novajn Esperantajn blogojn. La listo de blogoj en mia komputilo Kreskas pli kaj pli longe.
Mi iom ĝojas kiam ili respondas al miaj komentoj forlasitaj en siaj blogaĵoj.

7 comments:

Karesema said...

Mia kara amiko,
Mi ĝojas pro via komento en mia blogo.Kordankon!Mi profitis la okazon por viziti la vian.Tre interesa blogo.Certe ni jam konference babilis perskajpe, ĉu ne?Ĉu vi rajtigas al mi aperigi en mia blogo la ligilon al via blogo?
Ĝis aliokaze..eble en skajpo.
Karesema!

Nenge said...

Kompreneble jes! Mi ankau volas afishi ligilon al via.

Anonymous said...

Mi ghoje trovis, ke ankau vi komencis blogon! Kaj kiel charma estas via katino! Dankon por viaj chiamaj vizitoj kaj komentoj, de nun mi klopodos reciproki. :)

Dave said...

Saluton, Marko, kaj dankon por via vizito al mia blogo!

Mi lastatempe fakte ne estis tiom aktiva en mia vivo. Mi nur cxisomere rekomencis fari kelkajn agadojn. Mi vidis koncertojn de SEAL kaj The Police.

En la lastaj monatoj, mi ekaktivigxis en Esperanto. La Esperanto Societo en Vasxintono jxus faris kelkajn agadojn. Mi organizis grupmarsxado al loko, kien Zamenhof mem iris, kiam li vizitis mian urbon en la jaro 1910. Mi planas blogi pri tio kaj kelkaj aliaj aferoj, kiam mi havas iomete da tempo.

Mi tralegis vian blogon kaj komparas vian situacion kun Esperanto al la mia. Mi eklernis Esperanton en Januaro 2005, kaj dum multaj monatoj, mi ne preskaux neniam havis sxancon paroli Esperanton. Mi nur uzis Esperanton sur la reto. Sed ekde Decembro 2006 reaktivigxis la Esperanto Societo de Vasxingtono DK. Ekde tiam mi uzas gxin multe pli. Espereble venontjare mi povos vojagxi al Esperanto-konferenco.

Mi pensas ke la Interreto pli aux malpli revivigis Esperanton por la 21a jarcento.

Dacxjo

Dave said...

Mi ankaux volas diri - vi havas belegan katon! Mi ankaux havas unu katon.

Anonymous said...

Kun surprizo mi trovas, ke la komento kiun mi aperigis chi tie antaue, ne videblas... :(
Do mi ripetu la enhavon.
Mi gratulas vin pro la nova blogo kaj dankas pro chiamaj vizitoj al la mia.
Vi havas charman katon! Se vi interesighas, bv. viziti nian katamantan dissendliston che Yahoo "Verda Kato".
Elkorajn salutojn!

Anonymous said...

Aldonu mian :-)