Sep 2, 2007

Mia Granda Reinteresiĝo Pri Esperanto





Jen Mia Granda Reinteresiĝo Pri Esperanto

Mia unua interesiĝo pri Esperanto okazis kiam mi estis 16-jara knabo en 1977. Dum la venontaj jaroj la intereso kaj venis kaj forlasis ree.

La jena tempo de interesiĝo estas la plej intensa kaj grava el mia tuta vivo ĉar mia scipovo jam atingis la plej altan nivelon de la vivo ĝis nun.

Dum la 2 pasintaj montatoj mi remembriĝis al ELNA (Esperanta (Ligo por Norda Ameriko), aĉetis ĉirkaŭ 20 novajn librojn de la ELNA Libro-servo, kaj faris plurajn amikojn kiuj diligente uzas la lingvon.

Dum multaj jaroj mi havis la samajn malnovajn librojn, tial mi decidis ke mi meritas aĉeti novajn.

La plej grava afero kiu kaŭzas tiun reinteresiĝon estas komputilaj rimedoj. En pasintaj jaroj, se mi volis korespondi kun samideano, mi devis sendi leteron poŝte. Nur post 1 aŭ 2 semajnoj mi eble ricevis respondon. Nun oni povas komuniki retpoŝte.

Ankaŭ grava estas la rimedo de komunikado per retkamerao kun mikrofono aŭ nur mikrofone sen retkamerao.

Mi parolas kun tri amikoj eŭropaj preskaŭ ĉiutage per Skajpo. Ni faras tion por ke plibonigu nian scipovon kaj lingvofluecon.

Laŭ mia opinio, tiuj modernaj aparatoj povas revoluciigi la Esperanto-movadon.